Bonvenon al via privata biblioteko. Mirinde, ke vi iel ektrovis la oran ŝlosilon ĉi tien.
 
La ĉambreton prizorgas Izumi Yukio, japana poliglota negocisto kaj interreta kolumnisto, cetere dumviva membro de UEA.
 
En japanlingvaj medioj, Izumi dissendas semajnan interretan bultenon al 5900 legantoj en kaj ekster Japanio, verkante pri aktualaj temoj lige kun historiaj epizodoj.
 
Espereble ĉi tiu legaĵejo helpos al vi malkovri nekonatajn facetojn de la vivo de japanoj. Multajn plezurojn!

 
Japanio A &is Z